Lívia Rév
Lívia Rév | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Rauchwerger Lili |
Aliaj nomoj | Rév Lívia |
Naskiĝo | 5-an de julio 1916 en Budapeŝto |
Morto | 28-an de marto 2018 (101-jaraĝa) en La Celle-Saint-Cloud |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Altlernejo por Muziko kaj Teatro „Felix Mendelssohn Bartholdy“ Lepsiko Muzikakademio Franz Liszt Universitato por Muziko kaj Drama Arto de Vieno |
Okupo | |
Okupo | pianisto komponisto |
TTT | |
Retejo | http://www.livia-rev.com/fr |
Lívia Rév, laŭ hungarlingve kutima nomordo Rév Lívia estis hungara klasika pianisto, altlerneja instruisto. Ŝia origina nomo estis Rauchwerger Lili [raŭĥverger].
Lili Rauchwerger [1] naskiĝis la 5-an de julio 1916 en Budapeŝto, ŝi mortis la 28-an de marto 2018 en Parizo.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Lívia Rév devenis el juda familio, ŝi estis mirinfano. Ŝi gajnis konkurson jam en aĝo 9, post 3 jaroj ŝi pianludis kun orkestro. Ŝi frue ricevis pianlecionojn de Margit Varró kaj Klára Máthé, poste ŝi akiris diplomon en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en 1938. Ŝiaj plej gravaj instruistoj estis Leó Weiner kaj Arnold Székely. Ŝi plulernis en konservatorioj de Lejpcigo kaj Vieno. Tiam la instruistoj estis Robert Teichmüller, respektive Paul Weingarten. Dum la nazia erao ŝi havis pasporton de Raoul Wallenberg, tial ŝi evitis la holokaŭston. En 1946 ŝi rifuĝis al Parizo pro la komenciĝanta komunismo. Ŝi faris recitalojn, en 1949 ŝi edziniĝis, baldaŭ ŝi naskis 2 filinojn. Ŝi instruis en Université Musicale Internationale de Paris. Ŝi revizitis Hungarion en la 1960-aj jaroj kaj ankaŭ koncertis. Ŝi ricevis hungaran premion en 2006, Honoran legion en 2009.
Elektitaj koncertoj
[redakti | redakti fonton]- Bukareŝto (1945)
- Novjorko (1963)
- Budapeŝto (2003)
- Palaco de Artoj (2010)
- Szeged (2010)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2019-03-11 per la retarkivo Wayback Machine
- anglalingva biografio kun foto Arkivigite je 2021-01-16 per la retarkivo Wayback Machine
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- Naskiĝintoj en Budapeŝto
- Naskiĝintoj en 1916
- Mortintoj en 2018
- Virinoj
- Naskiĝintoj la 5-an de julio
- Mortintoj la 28-an de marto
- Hungaraj pianistoj
- Francaj pianistoj
- Francaj altlernejaj instruistoj
- Hungaraj judoj
- Hungaraj mirinfanoj
- Hungaraj centjaruloj
- Hungaraj rifuĝintoj antaŭ la socialismo
- Hungardevenaj francoj
- Budapeŝtanoj